Dumpingo

Dumpingodumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkura(j)n kompanio(j)n aŭ simple celas akiron de valuto. Ekz. Sovetunio vendis grenon kaj segitan lignon ekde 1928 en granda kvanto por akiri valuton por aĉeti modernajn teknologiojn. Oni akuzis Sovetunion pri dumpingo.

Komence de la 21-a jarcento oni ofte akuzas Ĉinion (vestoj kaj aliaj artikloj), Vjetnamion (ŝuoj) kaj konkurajn landojn je dumpingo, post kio oni enkondukas kontraŭdumpingajn doganojn.

La politika akuzo je dumpingo estas parto de la protekto de la enlandaj entreprenoj, laboristoj. La kontraŭdumpinga politiko signifas altiĝon de la vendoprezo de la tuŝitaj varoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search